Mozambika metikalo

La mozambika metikalo - portugale metical moçambicano, plurale meticais - estas la nacia valuto de Mozambiko. Unu metikalo estas dividita je cent centavoj, kvankam praktike pro inflacio centavoj ne plu uziĝas. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas MZN, ĝis julio 2006 MZM: la 1-an de julio 2006 la mozambika registaro malvalidigis la ĝistiamajn monerojn kaj monbiletojn de la mozambika metikalo kaj ŝanĝis ilin je kurzo 1000:1 al novaj moneroj kaj monbiletoj, lukte kontraŭ la inflacio.

Mozambika metikalo
valuto
Ŝtato: Mozambiko
Subdivido: 100 centavoj
Kodo laŭ ISO 4217: MZN
Mallongigo: MTn
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 36,1500 MZN

1 eŭro = 51,5224 MZN (la 4-an de novembro 2010)

vdr

Eksteraj ligiloj redakti