Mozarta platano

(Alidirektita el Mozart-platano)

La Mozarta platane estas orienta platano (Platanus orientalis), nome specio de platano, en la 3a Viena distriko. Ĝi staras en la Listo de la Naturmonumentoj en Vieno ekde la 22a de decembro 1936. [1]

Mozarta platano en Vieno
memorŝtono „Jacquin-platano“

Historio redakti

La aĝo de la tiel nomata Mozarta platano ne estas ekzakte konata. Oni taksas ĝin je ĉirkaŭ 230 jaroj. Laŭ onidiroj la nomo venis ĉar Wolfgang Amadeus Mozart, kiu instruis en la domo de la botanikisto Nikolaus Joseph von Jacquin pianon, regule preterpasis la arbon.

Tamen la memorŝtono apud la arbo nomas ĝin „Jacquin-Platane“, kiu estis plantata de Nikolaus Jacquin, direktoro de la botanika ĝardeno, proksimume ĉirkaŭ la jaro 1780.

La trunko havas prerimetron de ĉirkaŭ 6 m, altecon de ĉirkaŭ 20 m kaj estas parte kava.

Literaturo redakti

  • Kronen-Zeitung (Wiener Ausgabe), 14. Februar 2009: Rettung für die Mozart-Platane
  • Die Landstraße in alter und neuer Zeit, Ein Heimatbuch herausgegeben von Landstraßer Lehrern, Verlag von Gerlach & Wiedling, Wien, 1921

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti