Muggenbeet (malaltsakse: Mogg'nbeet) estas vilaĝeto en la municipo Steenwijkerland, en la Kop van Overijssel, en la nederlanda provinco Overijssel.

Muggenbeet
buurtschap
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 45′ N, 6° 0′ O (mapo)52.74175.9919Koordinatoj: 52° 45′ N, 6° 0′ O (mapo) [+]
Muggenbeet (Nederlando)
Muggenbeet (Nederlando)
DEC
Muggenbeet
Muggenbeet
Situo de Muggenbeet

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muggenbeet [+]
vdr

La vilaĝeto situas ne malproksime de Blokzijl, proksime de la provinca vojo N333 inter Marknesse kaj Steenwijk kaj havas proksimume 25 konstantajn loĝantojn. Iuj aliaj lokoj proksime estas Baarlo, Nederland, Scheerwolde kaj Wetering.

La nomo estas lingvoŝanĝiĝo de mücken beecke, malnovsakse por malgranda rivereto. Tiu rivereto daŭre fluas tra la vilaĝo kaj fluas en la De Riete-akvovojon. Jam en 1313 la vilaĝo estis konata kiel Mugghenbete. Laŭvorte la signifo en la nederlanda lingvo estas mordo de kulo.

La loko situas en la Nacia Parko Weerribben-Wieden.

De Riete apud Muggenbeet