Blokzijl

Blokzijl estas urbeto kun 1300 loĝantoj kiu situas nordokcidente de Steenwijk en la provinco Overiselo, Nederlando.

Blokzijl haveno

Blokzijl ekestis en la 1580-aj jaroj. Dum la sieĝo de Steenwijk, la nederlandanoj tie konstruis plifortigitan kluzon en loka dialekto nomata zijlsiel. Ĝi ricevis urborajtojn en 1672. Ĝis 1973, ĝi estis memstara municipo kaj nun parto de la municipo Steenwijkerland.

Koordinatoj: 52° 43′ N 5° 58′ O / 52.717 °N, 5.967 °O / 52.717; 5.967 (mapo)

Eksteraj ligilojRedakti

Mapo de la antaŭa municipo ĉ. 1868