Mumpso

homa virusa epidemia malsano

Mumpso (epidemia parotidito) estas infekta febro karakterizata per ŝvelaj parotidaj glandoj (parotidito), kiu atakas precipe infanojn. Mumpso historie estis tre ofta malsano, ofte ekaperanta en dense homamasaj spacoj. Manke de vakcinado, infekto kutime okazas en infanaĝo, plej ofte en la aĝo de 5-9 jaroj. Simptomoj aparte ĉe atakitaj parotidoj kaj komplikaĵoj, aparte ĉe atakitaj orkidoj, estas pli oftaj ĉe viroj kaj pli severaj ĉe adoleskantoj kaj plenkreskuloj. Epidemio (latine paroditis epidema) plej ofte okazas vintre kaj printempe en mezvarmaj klimatoj, dum neniu sezoneco observatas en tropikaj regionoj.

Mumpso
malsano • simptomo aŭ signo
vdr
Mumpso - la tipaj inflamoj de parotidoj ĉe infano

Karakterizaĵoj redakti

  • malsaniganto: viruso ‘’Myxsovirus parotidis’’
  • disvastiĝo: guta infektado (el salivo), infektas plej forte jam dum la inkubacia tempo
  • inkubacio: 18-21 tagoj
  • eblaj komplikiĝoj: inflamo de orelo (surdeco), orkito, meningito, tre malofte encefalito
  • kuracado: apartigo, meti glaciajn aŭ varmajn pakaĵojn sur la gorĝon kaj skroton, trinki pli da likvaĵoj, manĝi molajn manĝaĵojn kaj gargari la gorĝon per varma sala akvo.
  • prevento: vakcinado.

Vakcinado redakti

Mumpso eviteblas per vakcinado. Vakcinoj kontraŭ mumpso uzas vivajn mildigitajn virusojn[1]. Plej multaj landoj inkludas vakcinon kontraŭ mumpso en siaj imunigaj programoj, kaj la vakcino MMR, kiu ankaŭ protektas kontraŭ morbilo kaj rubeolo, estas la plej ofte uzata vakcino kontraŭ mumpso[2]. Vakcinado kontraŭ mumpso ankaŭ povas esti farita memstare[3]] kaj kiel parto de la vakcino MMRV, kiu ankaŭ havigas protekton kontraŭ morbilo, rubeolo, varicelo kaj zostero. Pli ol 120 landoj adoptis vakcinon kontraŭ mumpso, sed la kovrado restas malalta en plej multaj afrikaj, sudaziaj kaj sudorientaziaj landoj[4]. En landoj, kiuj efektivigis vakcinon kontraŭ mumpso, oni konstatis signifajn malpliiĝojn en kazoj de mumpso kaj komplikaĵojn kaŭzitajn de infekto kiel encefalito[2]. Vakcinoj kontraŭ mumpso estas kutime administrataj en frua infanaĝo, sed eble ankaŭ en adoleskeco kaj plenaĝeco se necese[5][4][6].

Referencoj redakti

  1. Mumps (angle). Stat Pearls (13 August 2020). Alirita 30a de oktobro 2020.
  2. 2,0 2,1 (1 June 2012) “Mumps virus nomenclature update: 2012”, Wkly Epidemiol Rec (en) (PDF) 87 (22), p. 217–224. Alirita 30a de oktobro 2020.. 
  3. Changes in the Immunization Schedule Recommended by the Japan Pediatric Society (angle) (PDF). Japan Pediatric Society (1 August 2018). Arkivita el la originalo je 2020-09-26. Alirita 30a de oktobro 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-26. Alirita 2021-12-23.
  4. 4,0 4,1 (31a de julio 2018) “Mumps in the Vaccination Age: Global Epidemiology and the Situation in Germany”, Int J Environ Res Public Health (en) 15 (8), p. 1618. doi:10.3390/ijerph15081618. Alirita 30a de oktobro 2020.. 
  5. Mumps (angle). CDC. Alirita 30a de oktobro 2020.
  6. Mumps Clinical Information – Minnesota Dept. of Health (angle). Arkivita el la originalo je 19 May 2011. Alirita 30a de oktobro 2020. Arkivigite je 2011-05-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-19. Alirita 2020-10-31.