Mungio (hispane Munguía kaj eŭske kaj oficiale Mungia) estas municipo de Biskajo (Eŭskio, Hispanio). Ĝi havas areon de 52,12  Ĝis antaŭ kelkaj jaroj, Mungio, same kiel aliaj municipoj, havis enklavojn ene de aliaj municipoj. Ĉi tiuj lokoj, kiel Basorda, en la marbordo (antikva marelirejo de Mungio), nuntempe apartenas al la plej proksimaj municipoj. Mungio havas 16.209 loĝantojn. Ĝi troviĝas en komarko kun granda nombro da eŭsklingvanoj; 26% de la loĝantoj estas nur kastilingvanoj, 16% estas eŭsklingvanoj, dume 58% estas dulingvaj kastili-eŭsklingvanoj, el kiuj 67% studis ĝin en lernejoj.

Urbodomo de Mungio

Eksteraj ligiloj redakti