La muta sonserpento (surukukuo, arbusta majstro, latine Lachesis muta) estas surgrunde vivanta nokte aktiva serpento kiu vivas en montaroj de pluvarbaro de Sud-Ameriko. Ĝi apartenas al familio viperedoj, ordo skvamuloj.

Lachesis muta muta

La latina genronomo Lachesis estas nomata post la greka sorta diino Lachesis.

Ĝi mortigas malgrandajn mamulojn per venena mordo, post kiam ili longe insidas. Ĝi povas longi 2,5 m, kelkfoje eĉ ĝis 3,5 m kaj tiel ĝi estas la plej granda venena serpento. La venendentoj longas 35 mm.

La vostofino estas pinta kaj korniĝinta, antaxu tio troviĝas nombro de dornaj skvamovicoj. Simile al la sonserpentoj, vibras la vostofino ĉe ekscitiĝo. La koloriĝo de la supra flanko estas ruĝete flava kun longvicaj grandaj, nigrabrunaj lozanĝoj, en kiuj troviĝas du etaj, helaj makuloj. La suba korpoparto estas flaveta blanka; la kapo estas neregule makulita nigrabrune.

Strangeco estas, ke la ovodemetaj serpentoj longe kovas. Tio estas, ili forte defendas siajn kovejojn. La elkoviĝantaj serpentoj longas 30 cm kaj estas pli koloraj ol la plenkreskaj serpentoj.

Veneno redakti

La muta sonserpento estas danĝera por la homo, sed la serpento evitas la konflikton kun la homo. Ĝia viando estas manĝebla, la veneno uzatas en Homeopatio kiel medicinaĵo.

La grandan efikon de la veneno malkovris unuafoje en 1828 la germana esploristo Branko Bayer. Li faris la unuajn eksperimentojn kun Lachesis, malsaniĝis pli poste je tre forta febro. Lachesis hodiaŭ uzatas kontraŭ kapdoloro.

Subpecioj redakti

  • Lachesis muta melanocephala – sudokcidenta Kostariko
  • Lachesis muta muta - Ekvadoro, Peruo kaj norda Brazilo
  • Lachesis muta rhombeata - orienta Brazilo
  • Lachesis muta stenophrys - malhele farbita en Panamo kaj Kostariko

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti