Muzeo Gülden Creutz
La Muzeo Gülden Creutz (germane Museum Gülden Creutz) troviĝas en Leinefelde-Worbis, Roßmarkt nr 3.
Muzeo Gülden Creutz | ||||
---|---|---|---|---|
loka muzeo | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Leinefelde-Worbis | |||
Adreso | Rossmarkt 3, 37339 Leinefelde-Worbis | |||
Poŝtkodo | 37339 | |||
Koordinatoj | 51° 25′ 22″ N, 10° 21′ 32″ O (mapo)51.4228510.35879Koordinatoj: 51° 25′ 22″ N, 10° 21′ 32″ O (mapo) | |||
| ||||
Priskribo de la domo
redaktiLa Domo Ĉe Gülden Creutz konstruitis ĉ. la jaro 1580 kiel urbodomo. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo en la hodiaŭa urbo. En la 17-a jarcento estis surloke la gastejo kaj trinkejo Krug zum Gülden Creutz. Reiĝinte loĝdomo, ĝi ricevis ĉ. la jaro 1900 tute novan funkcion kiel noktrestadejo por laborantoj en cigarofabriko.
En 1989 kelkaj volis eĉ malkonstrui la konstruaĵon: Restaŭrado pli ol 2 jaroj daŭrinta rebriligis la domon finfine en 1992.
Kolekto
redaktiLa muzeo estas tipe regionhistoria. La vizitanto lernas pri la praa kaj la frua historioj, pri la historio de la urbo Worbis, pri la evoluo de la teksindustrio, pri la vivo- kaj laborkondiĉoj de la loĝantoj de la regiono Eichsfeld (norda Turingio; suda Malsupra Saksio).
La muzeo ne lasis onin je distanco de la historio sed kunprenis ĉiujn sciemulojn al vere travivebla historio, al historio por tuŝi kaj eksperimenti.
Literaturo
redaktiMuseumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 114
Eksteraj ligiloj
redakti- Pri la muzeo sur porturista hejmpaĝo. Arkivigite je 2014-08-12 per la retarkivo Wayback Machine (germane)