Muzeo Tabakspeicher (Nordhausen)

muzeo en Germanio

La Muzeo Tabakspeicher (germane Museum Tabakspeicher) troviĝas en Nordhausen, Bäckerstraße nr 22.

Muzeo Tabakspeicher
muzeo
arkitektura strukturo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio vd
Situo Nordhausen
Adreso Bäckerstr. 20, 99734 Nordhausen
Koordinatoj 51° 30′ 9″ N, 10° 47′ 29″ O (mapo)51.50236810.791502Koordinatoj: 51° 30′ 9″ N, 10° 47′ 29″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Muzeo Tabakspeicher (Nordhausen) (Germanio)
Muzeo Tabakspeicher (Nordhausen) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Muzeo Tabakspeicher (Nordhausen) (Turingio)
Muzeo Tabakspeicher (Nordhausen) (Turingio)
DEC
Map
Muzeo Tabakspeicher
Retpaĝo https://www.nordhausen.de/kultur/museen/museen.php?ID=22200
vdr
La du konstruaĵo kiuj formas la muzeon.

Priskribo

redakti

La konstruaĵo tabakdeponeja estiĝis en la 18-a jarcento kaj uzitis kiel varstaplejo fare de la firmao Walter & Sevin Tabak- und Zigarrenfabrik la 19-a jarcenton kaj la komencon de la 20-a. Post ĝisfundaj restaŭradlaboroj ĝi servas ekde 1995 kiel urba muzeo kun fokusoj pri metioj, industrio kaj arkeologio.

Kolektoj

redakti

En la du faktrabaĵoj videblas sur 1000 kvadratmetroj la ekonomiaj radikoj de Nordhausen. Klare dokumentas la elmontritaĵoj pri la plej gravaj branĉoj industriaj kiel: grenbrandofarado, maĉtabakproduktado, maŝinkonstruado. Ampleksa informo gvidas onin tra ties tuta historio. Kromas tradiciaj metioj de presado de bluaĵoj, peltistoj, tajloroj, ŝufaristoj kaj bakistoj.

Interaktivigas la vizitantojn ankoraŭ funkciantaj pli malpli historiaj maŝinoj de telekomunikado el diversaj epokoj, kinejo kun malnovaj projekciiloj aŭ la kafo-rostejo. Post renoviglaboroj en printempo de 2005 partoprenigsekcioj muzeaj por infanoj furoradas (i.a. en historie ekipita butiketo por kio ajn aŭ en bakejo).

Propran parton okupas la aĵoj arkeologiaj, trovitaj dum elfosadoj en kaj ĉirkaŭ Nordhausen. Ili helpas konatigi la pra- kaj fruhistoriajn radikojn de ege tradiciriĉa urbo en Norda Turingio.

Literaturo

redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 126

Eksteraj ligiloj

redakti

Pri la muzeo sur la tutturingia muzea retpaĝaro.