Muzeo Turingiaj biendomoj (Rudolstadt)

La muzea vilaĝo Turingiaj biendomoj (germane: Volkskundemuseum Thüringer Bauernhäuser) estas la plej malnova liberaera muzeo de Germanio troviĝante en Rudolstadt, Große Wiese nr 2.

Muzeo Turingiaj biendomoj
vdr
Enirejo al la liberaera muzeo.

Historio redakti

En 1914/15 kelkaj rudolstadtanoj ebligis, subtenite fare de la Fondaĵo Marie Richter la translokon de kadukiĝantaj biendomoj en la urboparkon de Rudolstadt. Dum la sekvantaj jaroj, danke al ampleksa kolektado de la unue honoroficaj muzeŭloj, oni sukcesis ekipi la tri domojn per kamparanaj laboriloj kaj endomaj objektoj de ĉiutaga vivo. Ekde 1964 la muzeo estas filio de la Muzeo Heidecksburg.

Priskribo redakti

La pli granda de la du domoj el la jaro 1667 originas, same kiel la garbejo kaj la korta pordego, el la proksima vilaĝo Unterhasel. La posedantoj estis sufiĉe bonstaraj kaj ilia perlaboro estis i.a. la fiŝkaptado en la rivero Saale. La horizontala projekciaĵo montras bone la por la turingia regiono karakterizan dispartigon de la domotipo. Wohnstallhaus: disde la kuirejo alireblas kaj la loĝĉambroj kaj la staloj. Maldekstre oni iras al la stalo, kiu iam havis pordon en la direkto de la korto, dekstre oni atingas la supran etaĝon kun la ĉambroj de la olduloj kaj la ĉefa loĝĉambro kun la dormoĉambroj. Aparte impresas la supra tagĉambro kun belaj paneloj el ligno, kio montras la pli altan socian rangon de la loĝantoj de tiu ĉi domo.

El la altaĵoj riĉaj je arbaro devenas la unuetaĝa Birkenheida domo, konstruita ĉ. la jaro 1700. Ĝia origina situo en la Turingia Skista Montaro bone videblas per la abunda uzo de ardezo (grundmuro, planko, fornoparto de la koridora kuirejo). La simpla konstrumaniero kaj modesta inventaro dokumentas la socie malaltan statuson de la loĝantoj.

En la stalo de la dua domo oni aranĝis, post la enmeto de fenestroj, la vendotablon de vilaĝa apoteko. Ĝi originas el Rohrbach kaj atestas per sia ilaro la specialan kuracherban prilaboradon de la regiono, la komerco de oleaĵoj.

Pentrado de la meblaro kaj de la laboriloj, kiuj transdonitis inter pluraj generacioj, montras tre personan rilaton al la iloj kaj impresas ankaŭ hodiaŭ per siaj forma beleco kaj ega utileco.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 140-141

Eksteraj ligiloj redakti