Muzeo de Finsterbergen
La Muzeo de Finsterbergen (germane Heimatmuseum Finsterbergen) pri regiona historio troviĝas en Finsterbergen, urboparto de Friedrichroda, Hauptstraße nr 28.
Muzeo de Finsterbergen | ||||
---|---|---|---|---|
loka muzeo | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Friedrichroda | |||
Adreso | Rennsteigstraße 28, 99898 Finsterbergen | |||
Poŝtkodo | 99898 | |||
Koordinatoj | 50° 50′ 8″ N, 10° 35′ 19″ O (mapo)50.835510.58865Koordinatoj: 50° 50′ 8″ N, 10° 35′ 19″ O (mapo) | |||
| ||||
Retpaĝo | https://www.friedrichroda-stadtbetriebe.de/wir-ueber-uns/museen/heimatmuseum-finsterbergen/ | |||
Priskribo
redaktiLa muzeon gastigas monumentprotektita ekspedista domo el la 18-a jarcento. Ĝi informas pri la evoluo de Finsterbergen de tiu tempo al la periodo kiel kuracloko. En la salonoj sekveblas la historio de la vilaĝo kaj de tipa loĝado (kamparanaj kuirejo, alkovoj, tagĉambroj). Antaŭ la muzeo troviĝas historia puto datumanta de 1863.
En la supra etaĝo estas elmontra spaco pri la vivo de la transportistoj-ĉaristoj kaj pri la kun tio konektita kultivado kaj komercado de izatido. Krome admireblas tradiciaj kostumoj, altvaloraj brodaĵoj, malnovaj muzikinstrumentoj (i.a. la turingia arbara citro) kaj iloj por prilabori fibran linon.
Ateliero de pupfaristo kaj kolekto de papermaĉaĵoj finis la rondiradon tie. En la subtegmenta zono montratas surlokaj maŝinetoj; ĉe la garbejo kaj ĉara remizo staras interesaj agrikulturaj iloj. La staloj (por ĉevaloj kaj bovinoj) finiĝas ĉe la antaŭkuirejo.
Literaturo
redaktiMuseumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 67.
Eksteraj ligiloj
redaktiPri la muzeo ĉe la oficiala urba hejmpaĝo. Arkivigite je 2011-09-18 per la retarkivo Wayback Machine