Malfermi la ĉefan menuon

Finsterbergen estis memstara komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 1420 loĝantojn. La vilaĝo apartenas al la urbeto Friedrichroda.

Finsterbergen
Blazono
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Reinhardsbrunn
Urborajtoj
Koordinatoj 50°50′N 10°35′O  /  50.833°N, 10.583°O / 50.833; 10.583 (Finsterbergen) (mapo)Koordinatoj: 50°50′N 10°35′O  /  50.833°N, 10.583°O / 50.833; 10.583 (Finsterbergen) (mapo)
Alto super la marnivelo 495 m
Areo 7,57 km²
Telefona antaŭkodo 03623
Poŝtkodo 99898
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16 0 67 017
Komunumestro Gerhard Werner
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Gartenstr. 9
99894 Friedrichroda
Oficiala retejo
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Ĝis la 19-a jarcentoRedakti

La unua endokumenta mencio de Finsterbergen estis en 1141 kiel agrikulturbieno de la monaĥejo Reinhardsbrunn. La tuto estiĝis setleje ĉirkaŭ la vilaĝa lageto. Posteuloj de la unuaj setlintoj estas hodiaŭ homoj kun la familiaj nomoj Oschmann, Faulstich, Frank, Gessert, Hildebrandt, Pfauch kaj Ortlepp. Finsterbergen apartenis al la regantejo de grafo Ludoviko la Barbulo (patro de Ludoviko la Saltanto) rezidanta sur Schauenburg-kastlo apud Friedrichroda. En la jaro 1114 la monakoj de Reinhardsbrunn akiris grandan parton de la teritorio el la poosedo de Ludoviko; tiel Finsterbergen iĝis tipa monakeja vilaĝo.

Ekde la 15-a jarcento ekfloris kupra kaj arĝenta ekspluatoj en Turingia Arbaro danke al la nobeloj el Dinastio Wettin. Sisteme esploritis eĉ la plej malgrandaj supozitaj fontoj. Sekve ankaŭ en la fontregiono de Leina, proksime de la je ripozumo invitanta Brandleite-lageto oni sukcesis trovi spurojn por tiaj ekspluatprovoj. La minejo havis du hodiaŭ ne plu alireblaj gangojn kaj en distanco de ĉ. 200 metroj instalaĵon por malgrandigi la ercon. Surloke estas i.a. ankaŭ fandforno, akvofosoj kaj baroj por movigi akvoradon.[1]

En la kuro de la Kamparanaj ribeloj en 1525 detruitis ankaŭ la reinhardbrunn-a monakejo. Duko Johano la Konstanta ja deklaris posedaĵojn de la damaĝita monakejo havajho princa kaj starigis novajn financadministradejojn. Finsterbergen ekapartenis al Amt Reinhardsbrunn, ekde 1640 al Duklando Sachsen-Gotha, ekde 1672 al la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj ekde 1826 al Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Marodoj dum la Tridekjara milito estis nur unu fojon; en 1647 invadis la lokon la svedoj terorante 55 bienojn. Post la milito kreskis enarbare ankaŭ la nombro de lupoj kaj aliaj rabobestoj danĝeraj por la kamparanoj. Danke al pluraj ĉasoj sukcesis la mortigo ekstermo de lupoj, ursoj kaj linksoj en la medio de Finsterbergen.

La baroka kaj protestantisma Kirko Sankta Triunuo estas el la 17-a jarcento. Ekde 1926 ekzistas propra komunumo eklezia, dume antaŭe la fideluloj estas konektitaj al Altenbergen. Partoj de la arbaroj ĉirkaŭ Finsterbergen apartenis inter la malfrua mezepoko ĝis 1945 al sep vilaĝoj el la norda antaŭregiono de Turingia Arbaro laŭ reguloj de liberarbar-rajtaro (Freiwaldgerechtigkeit). Dum la 19-a jarcento la komunumo de Finsterbergen procesis longe kontraŭ la duka admninistrado por daŭrigi privilegiojn je libera uzo de kaj libera eniro al la arbaroj. Ankaŭ damaĝprocesoj ĉasbestaj sukcese faritis kaj rekompence venis multo da kampoj kaj terenoj en la manojn de la vilaĝanoj.

Post la parlamentaj balotoj de 1877 de 131 voĉoj donitis 56 al la socialdemokratoj. Politike agantaj societoj estiĝis krom sportaj kaj muzikja. En 1889 estiĝis helpsocieto por malriĉuloj kaj laboristoj, la t.n. Finsterbergener Spar- und Darlehenskasse für Arbeiter und Bedürftige.

En la jarcentoj 20-a kaj 21-aRedakti

 
Finsterbergen kun la unua kuracloka centro (1906)

La plibeligsocieto Verschönerungsverein Finsterbergen disponigis variajn belvidejojn, protektkabanojn, migradpadojn. En somero 1888 venis la unuaj feriaj gastoj kaj en 1913 gastis en Finsterbergen jam ĉ. 4000 ripozumserĉantoj. Por gastigi ilin konstruitis fare de la gastejestro ĉe Zur Tanne la Monta hotelo. Dum la lastaj jaroj de Vajmara Respubliko fonditis fare de protestantismaj ekleziuloj malŝatantajn la Germanan-kristanan movadon la t.n. Finsterberga laborrondo/Finsterbergener Arbeitskreis kiu kunfandiĝis poste al Wittenberger Bund respektive al Bekennende Kirche.

Ekde 1934 la domo Felsenstein gastigas la Landan kamparankonsilon de Turingio. Okazis tie ĉi minimume ses landaj kamparanaj tagoj (gis decembro 1938) sub la estrado de Rudi Peuckert kaj Fritz Gareiß. En februaro/marto 1939 okazis eĉ tutgermana kamparana kongreso.[2] Dum la Dua mondmilito francoj, belgoj, serboj kaj poloj devis punlaboristi ĉe diversaj fabrikoj de Finsterbergen.[3] En arbarero proksime de la domo Vierpfennighaus, en la areo de Birkenheide, estas amastombo de 15 wehrmacht-anoj ekzekutitaj en la 7.4.1945 pro laŭdira malbatalemo fare de SS-anoj. Krome falis 15 soldatoj dum bataloj kun la invadantaj [[usono|usonaj soldatoj.

En la 1.7.1950 la komunumo Engelsbach iĝis parto de Finsterbergen. En la kristnaska vigilo de 1982, danke al pero de Horst Kurt Greim, senditis unuafoje kaj rekte el GDR en la okcidentgermana televidkanalo ZDF festdiservo. En la 1.12.2007 Finsterbergen iĝis parto de Friedrichroda. Kelkaj stratoj devis alinomiĝi por malhelpi ekziston de du pluraj samnomaj strato en nur unu urbo.

Ekonomio kaj infrastrukturoRedakti

La enloĝantoj de Finsterbergen estis ankoraŭ en la 19-a jarcento konantaj en la tuta lando pro transportmetio. Kiam post alveno de fervojo tiu ĉi profesio ege malkreskis multaj familioj ŝanĝis je pupa respektive pupera fabrikado hejme. La ofta mizero de tiaj laboristoj inspiri la danan verkiston Martin Andersen Nexø, kiu vivis en vintro 1910/11 en Finsterbergen, je la novelo Die Puppe.[4]

TurismoRedakti

Nuntage Finsterbergen estas multe frekventata ripozumloko kun eta regionhistoria muzeo, pensionoj pluraj, tri grandaj hoteloj, ĉevalrajdejo kaj aperta naĝejo. Rekte en la vilaĝkerno ĉe Rennsteig-strato estas la hoteloj Zur Tanne kaj Zur Linde. La en 1873 sur Dinsterberg-monto starigita kuracejo Kurhaus Felsenstein malkonstruitis en 1972 por konstrui surloke ĝis 1976 ferihejmon modernen nomita por Wilhelm Pieck de la komunisma FDGB-sindikato kun 250 litoj; ĝi post Turniĝo modernigitis kaj portas ekde 2002 la nomon Tannhäuser-Hotel Rennsteigblick.

TrafikoRedakti

Je tri kilometroj nordeoste de Finsterbergen kondukas la landa ŝoseo B88 inter Eisenach kaj Ilmenau. La plej proksima alirejo al aŭtoŝoseo A4 estas ĉe Boxberg proksime de Gotao for je distanco de ĉ. 14 kilometroj. Buslinioj 844, 845 kaj 852 unuigas ankaŭ semajnfine Finsterbergen kun Friedrichroda (7 km for) respektive Gotao (20 km for). La plej proksima stacio fervoja estas la ĉefstacidomo de Friedrichroda de kie estas koneksoj ĉiuhoraj al Fröttstädt.

VidindaĵojRedakti

  • Memorŝtono memors la tradicion de ĉiujaraj renkontoj de kantistoj: lokanoj el ili renovigis en la jaro 2005-a ponteton en la Leina-valo supra.
  • En la pli supra situanta komunumparto estas kelkaj freŝe restaŭritaj pensionoj el la tempo de 1900. En la vilaĝo estas pluraj placoj kun putujoj. La akvoprovizado estis por ne malmultaj lokuloj problema, ĉefe dumvintre.
  • Ĉe Leinagrund sube de la vilaĝo estas apud la eksa kadavrotransportstrato (antaŭ ilia entombigo) (Totenweg) ponto rimarkinda el la jaro 1857.
  • La Kirko Sankta Triunuo datumas de 1662.
  • Muzeo de Finsterbergen

GefilojRedakti

NotojRedakti

  1. Herbert Mehnert: Auf den Spuren eines alten Schmelzwerkes am Brandleiteteich bei Finsterbergen, Gotha 1957
  2. Bundesarchiv Berlin (BArch), R 16 I, Nr. 2126.
  3. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten, Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (Hrsg.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser Bd. 8 Thüringen. Erfurt 2003, p. 84, ISBN 3-88864-343-0
  4. Nexø en Turingio