Muzeo pri la Turingia bulo (Heichelheim)

muzeo en Germanio

La Muzeo pri la Turingia bulo (germane: Thüringer Kloßmuseum) troviĝas en Heichelheim, Im Dorfe nr 1.

Ene de la muzeo.

Priskribo redakti

La muzeo estis fondita en 1999 kaj troviĝas en la ĉambroj de malnova bulofabriko en Heichelheim. Ĝi antaŭenpuŝas per siaj fokusoj la tradiciojn kaj la konservon de kutimoj kaj moroj de Turingio. Krome prezentatas la agrikulturaj metodoj de iam.

La vizitanto informatas pri la granda gamo da terpomspecoj kaj pri la apartaj karakteroj de la Turingiaj buloj, tipe turingia kuiraĵo. La ciutagaj aferoj kvazaŭ nove malkovritu.

Kolektoj redakti

En la daŭraj ekspozicioj ĉefe temas pri la sekvantaj aferoj:

  • La historio de la terpomo kaj de la Turingiaj buloj
  • Historiaj iloj por kultivado (ekz. terpomaj centrifugiloj, pioĉoj, plugiloj)
  • Elpremiloj kaj raspiloj - kuirejaj instrumentoj el du jarcentoj kaj originala kuirejo el la 1930-aj jaroj
  • Historiaj receptoj kaj notoj
  • Rakontoj pri la terpomo (ĉefe el la Duklando Sachsen-Weimar
  • Origino de la terpomo kun multe da bildoj kaj tekstoj (oro de la Inkaoj)
  • La plej novaj spertoj de la fakuloj de terpomkultivado

Speciala servo estas la t.n. Kartoffelkino, kinejo kun novaj videoj kaj malnovaj filmoj ekz. pri la terpomskarabo. Krome ofertatas interaktiva instruado por bazlernejanoj kun ludado kaj amatormetiado en kunteksto kun la buloj.

Bulaj kaj terpomaj rakontoj gravas ankaŭ en la sekcio de specialaj ekspozicioj kiel ekz:

  • Erotikaĵoj ĉirkaŭ la terpomoj
  • Terpomoj egalas bonan vinon
  • Gardu vin kontraŭ la terpomskarabo!
  • Terpomkulturlando Rusio
  • KARL - la vojaĝo de la terpomo tra la mondo
  • Terpomkulturlando Ameriko

Vidu ankaŭ redakti

Muzeo kreiva de la Turingia Arbaro (Großbreitenbach), pri la bulelpremiloj

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 92-93

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo.