La Turingiaj buloj (germane: Thüringer Klöße aŭ regione Grüne Klöße, Hütes, Knölla) estas kuira specialaĵo el Turingio.

Finpreparitaj buloj.
Monumento omaĝe al la Turingiaj buloj en Meiningen.

Preparado redakti

Fari bongustajn bulojn estas laboro temporaba kaj komplika. Oni bezonas terpomojn je du trionoj krudajn, je unu triono kuiritajn. La krudaj devas esti penige raspitaj kaj komplete elpremitaj. Al la rezulto, kune kun la kaĉo el la kuirita parto aldoniĝas panerumaĵo respektive kubformaj bulkeroj. Se poste la manĝaĵo estas lanuge mola kaj glata kaj facile povas dispeciĝi per du forketoj, la kuirinto laŭdotas.

Ili servas, ofte kun ruĝa brasiko, precipe kiel garnaĵo al bovruladoj, ĉasbesta viando aŭ rostita anseraĵo. Por ke la buloj povu naĝi sur la teleroj, la saŭco ne tro ŝpareme surmetiĝu.

Diversaj originaj legendoj redakti

Laŭ regiono la buloj havas propran nomon, ekzemple en la uesto ili nomiĝas "Hütes". Kial? Estas legendo, ke la fabelfiguro Maljunulino Holle mem donis la recepton kuiran al iu gastejestro en la urbo Meiningen kun la vortoj "Hüt' es", kio signifas en la germana "Gardu ĝin." Ekde tiam la meininganoj fanfaronas pri la elpenso de tiu manĝaĵo en sia urbo, versio aliloke ege pridubita.

Alie aliaj legendoj de origino rakontatas. En Lauscha oni iam primokis la malbonan kuirarton de kelkaj dommastrinoj per ŝercpoemeto: "In Lauscha gibd’s Knölllla, / sind weich wie Wölllla, / di Nachbara had’dara aa, / hard wie Stah’."[1]

Piednotoj redakti

  1. Traduko: En Lauscha surtabligatas buloj molaj kiel lano. Ankaŭ la najbarino havas similajn aĵojn: sed ili estas malmolaj kiel ŝtono!

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti