Mirmekienoj

(Alidirektita el Myrmeciinae)

Mirmekienoj, Myrmeciinae, estas subfamilio de Formikedoj, nome formikoj iam troveblaj tutmonde sed nuntempe limigitaj al Aŭstralio kaj Nov-Kaledonio. Tiu subfamilio estas unu el kelkaj formikaj subfamilioj kiuj havas gamergatojn, nome inaj laborformikojn kiuj povas pariĝi kaj reproduktiĝi, tiele subtenante la kolonion post la perdo de reĝino.[1] La subfamilio de Mirmekienoj estis iam komponita de nur unu genro, nome Myrmecia, sed la subfamilio estiss repriskribita de Ward & Brady en 2003 por inkludi du tribojn kaj kvar genrojn.[2] Aldonaj tri genroj, unu forma genro, kaj 9 specioj estis priskribitaj en 2006 el fosilioj de la Frua Eoceno de Danio, Kanado kaj Vaŝingtonio.[3]

Ne konfuzu ĝin kun subfamilio Mirmikenoj, Myrmicinae.

Triboj kaj genroj redakti

 
Joseph Banks ŝajne havigis la unuan priskribon de formiko de la genro Myrmecia kiam li kolektis kaj priskribis specimenon de M. gulosa en 1770.
  • Tribo Myrmeciini Emery, 1877
    • Myrmecia Fabricius, 1804
  • Tribo Prionomyrmecini Wheeler, 1915
    • Nothomyrmecia Clark, 1934
    • Prionomyrmex Mayr, 1868
  • Tribo incertae sedis
    • Archimyrmex Cockerell, 1923
    • Avitomyrmex Archibald, Cover & Moreau, 2006
    • Macabeemyrma Archibald, Cover & Moreau, 2006
    • Ypresiomyrma Archibald, Cover & Moreau, 2006
  • Formogenro (por specioj apartenantaj al la subfamilio sed ne identigeblaj en la nunaj genroj)
    • Myrmeciites Archibald, Cover & Moreau, 2006

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Dietemann, Vincent; Peeters, Christian; Hölldobler, Bert (2004). "Gamergates in the Australian ant subfamily Myrmeciinae". Naturwissenschaften. 91 (9): 432–435. Bibcode:2004NW.....91..432D. doi:10.1007/s00114-004-0549-1. PMID 15278223.
  2. Ward, Philip S.; Brady, Seán G. (2003). "Phylogeny and biogeography of the ant subfamily Myrmeciinae (Hymenoptera : Formicidae)" (PDF). Invertebrate Systematics. 17 (3): 361–386. doi:10.1071/IS02046.
  3. Archibald, S.B.; Cover, S. P.; Moreau, C. S. (2006). "Bulldog Ants of the Eocene Okanagan Highlands and History of the Subfamily (Hymenoptera: Formicidae: Myrmeciinae)" (PDF). Annals of the Entomological Society of America. 99 (3): 487–523. doi:10.1603/0013-8746(2006)99[487:BAOTEO]2.0.CO;2.