Naĝista spirtubo
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spirtubo |
Naĝista spirtubo estas tubo longa ĉirkaŭ tridek centimetrojn, kutime j-forma, kun buŝilo, kaj konstruita el kaŭĉuko aŭ plasto. Oni uzas ĝin por spiri aeron desupre la surfaco de la akvo kiam la buŝo kaj la nazo estas sub la surfaco.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e7/Snorkeler.jpg/300px-Snorkeler.jpg)
Uzante spirtubon kune kun plonĝmasko kaj naĝiloj, oni povas kun pli malgranda peno rigardi la marfundon dum longa tempo. Eblas observi la vivaĵojn de la maro – maralgojn, koralojn, moluskojn, krustulojn, fiŝojn.
Submaraj ĉasistoj ofte uzas spirtubojn.
Plonĝistoj, kiuj uzas premaerujojn por spiri, ankaŭ spiras tra spirtubojn, kiam apud la surfaco.