Nacia Parko Berchtesgaden
La Nacia Parko Berchtesgaden (germane Nationalpark Berchtesgaden) estas la sola nacia parko de Germanio situanta en la Alpoj. Ĝi apartenas al la distrikto Berchtesgadener Land kaj la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. La areo ampleksas teritorion de 208 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de en 1990 de la UNESKO dokumentita biosfera rezervejo Berchtesgaden, kiu ekde junio 2010 estis ampleksigita al biosfera rezervejo Berchtesgadener Land.

Nacia Parko Berchtesgaden | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
nacia parko en Germanio, protektata areo [+] | ||
Distrikto | distrikto Berchtesgadener Land | |
Supermara alteco | 2 572 m ü. NHN [+] | |
Koordinatoj | 47° 34′ 12″ N, 12° 57′ 36″ O (mapo)47.5712.96Koordinatoj: 47° 34′ 12″ N, 12° 57′ 36″ O (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | montmasivo Watzmann | |
- alteco | 2 713 m ü. NHN [+] | |
- koordinatoj | 47° 33′ 16″ N, 12° 55′ 19″ O (mapo)47.55444444444412.921944444444 [+] | |
Plej malalta punkto | lago Königssee | |
- malalteco | 603 m ü. NHN [+] | |
- koordinatoj | 47° 33′ 0″ N, 12° 58′ 30″ O (mapo)47.5512.975 [+] | |
Akvokolektejo | 208,04 km² (20 804 ha) [+] | |
Areo | 208,04 km² (20 804 ha) [+] | |
Estiĝo | 1978 | |
![]() |
||
Nacia Parko Berchtesgaden | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||


Geografio
redaktiLa Nacia Parko Berchtesgaden etendiĝas sur granda parto de la administraj komunumoj Ramsau bei Berchtesgaden kaj Schönau am Königssee, kaj sur malgranda sudorienta parto de la komunumo Berchtesgaden. Oriente, sude kaj sudokcidente ĝin limigas la federacia lando Salcburgio de Aŭstrio.
La parko inkluzivas la lagon Königssee, kiu en alteco de 603 metroj super la marnivelo estas la plej suba punkto de la parko, kaj la montopinton Watzmann-Mittelspitze de la montmasivo Watzmann, kiu en alteco de 2713 metroj super la marnivelo estas la plej alta punkto de ĝi.