Nacia Parko Bundala
La Nacia Parko Bundala estas internacie grava vintra rezervejo por migrantaj akvobirdoj en Srilanko. Bundala estas ripozejo por 197 specioj da birdoj, el kiuj la plej gravaj estas la rozaj flamengoj, kiuj migras en grandaj gregoj.[1]
Nacia Parko Bundala | ||
---|---|---|
nacia parko, biosfera rezervejo [+] | ||
Lando | Srilanko | |
Provinco | Suda Provinco | |
Koordinatoj | 6° 12′ 50″ N, 81° 13′ 30″ O (mapo)6.213888888888981.225Koordinatoj: 6° 12′ 50″ N, 81° 13′ 30″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 62 km² (6 200 ha) [+] | |
Areo | 62 km² (6 200 ha) [+] | |
Estiĝo | 1969 | |
Nacia Parko Bundala | ||
Vikimedia Komunejo: Bundala National Park [+] | ||
Bundala estis nomumita naturrezervejo (wildlife sanctuary) en 1969 kaj ŝanĝita al nacia parko la 4-an de januaro 1993.[2]
En 1991 Bundala iĝis la unua malsekejo deklarita kiel ejo laŭ la Ramsar-Interkonsento en Sri-Lanko.
En 2005 la nacia parko estis nomumita biosfera rezervejo de UNESKO, kaj iĝis tiel la kvara biosfera rezervejo en Sri-Lanka.[3] La nacia parko troviĝas 245 kilometrojn sudoriente de Kolombo.[2]
Sovaĝaj bestoj en Bundala
redakti-
Troides darsius
-
Ixias pyrene
-
Dendrocygna javanica
-
Anastomus oscitans
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Wetland Cluster within Bundala National Park. iwmi.org. International Water Management Institute. Alirita 2009-05-20 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-15. Alirita 2010-03-12 .
- ↑ 2,0 2,1 Senarathna, P.M.. (2005) Sri Lankawe wananthara, 1‑a eldono, Sarasavi publishers, p. 197–198. ISBN 955-573-401-1.
- ↑ Twenty-three New Biosphere Reserves Added to UNESCO’s Man and the Biosphere (MAB) Network. unesco.org. UNESCO (2005-06-29). Arkivita el la originalo je 2009-02-03. Alirita 2009-05-20 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-03. Alirita 2010-03-12 .
Eksteraj ligiloj
redakti- (2007) “An Overview of Bundala National Park: An exceptional wetland facing multitude of problems”, Siyoth (pdf) 2 (1), p. 4–8.
Arkivigite je 2011-07-23 per la retarkivo Wayback Machine