Nacia Parko Montaro Gawler

Nacia Parko Montaro Gawler estas 1633 km2 nacia parko situanta je 350 km nordokcidente de Adelajdo en nordo de la Duoninsulo Eyre de Suda Aŭstralio. Ĝi estas konata pro siaj spektaklaj rokejoj.

Nacia Parko Montaro Gawler
nacia parko de Aŭstralio • nacia parko [+]

Supermara alteco284 m [+]
Koordinatoj32° 33′ 14″ S, 135° 27′ 50″ O (mapo)-32.5539135.464Koordinatoj: 32° 33′ 14″ S, 135° 27′ 50″ O (mapo)
Areo1,66303 km² (166 ha) [+]

Nacia Parko Montaro Gawler (Aŭstralio)
Nacia Parko Montaro Gawler (Aŭstralio)
DEC
Nacia Parko Montaro Gawler
Nacia Parko Montaro Gawler
Map
Nacia Parko Montaro Gawler

Vikimedia Komunejo:  Gawler Ranges National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

La parko originiĝis kiel 1200 km2 bieno, akirita en 2000 de la sudaŭstralia registaro. En 2001 oni aldonis 420 km2 el apuda Scrubby Peak Station.[1]

Naturo redakti

Estas ĉirkaŭ 21 raraj kaj endanĝeritaj animalaj kaj plantaj specioj kiaj la Flavpieda kanguruo.[2] Alia granda mamulo estas la Suda harmuzela vombato.[3] Oni registris ĉirkaŭ 140 specioj de birdoj en la Nacia Parko Montaro Gawler, kiu estis identigita de BirdLife International kiel Grava Birda Areo (GBA) ĉar ĝi eltenas populaciojn de la vundebla Ocela nestamasulo, de Rufa klimakterio, de Blubrusta maluro, kaj de Grizgorĝa eopsaltrio.[2]

Referencoj redakti

  1. Gawler ranges: Eco-tourism. National Reserve System. Department of Sustainability, Environment, Water, Population and Communities, Australia (Updated 2011-05-09). Alirita 2011-06-24.
  2. 2,0 2,1 IBA: Gawler Ranges. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-06-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2013-12-29.
  3. Gawler Ranges National Park (oficiala retejo)[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti

32° 33′ 14″ S 135° 27′ 50″ O / 32.55389 °S, 135.46389 °O / -32.55389; 135.46389 (mapo)