Nacia Parko de Sierra Nevada

(Alidirektita el Nacia Parko Sierra Nevada)

La Nacia Parko de Sierra Nevada estas natura loko en Sierra Nevada enhavata de municipoj de la provincoj Granado (65 %) kaj Almerio (35 %), ambaŭ de la regiono Andaluzio, Hispanio. Ĝi etendiĝas el La Alpujarra al la Markislando Cenete kaj la valo de Lecrín, en la provinco Granado, kaj el la Alpujarra almeria al la Komarko de la Rivero Nacimiento, en la provinco Almerio. Ĝi estas ene de pli granda protektita loko, nome la Natura Parko de Sierra Nevada.[1][2] Kun 780 702 vizitantoj jare, Sierra Nevada estis en 2015 la sesa plej vizitata nacia parko en Hispanio.[3]

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. Consejería de Medio Ambiente y Ordenación del Territorio. Junta de Andalucía Alirita la 29an de januaro 2020.
  2. Organismo Autónoma de Parques Nacionales. Ministerio de de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente Alirita la 29an de januaro 2020.
  3. Anuario Nacional de Estadística. Número de visitas a los parques nacionales Alirita la 29an de januaro 2020.