La Nacia Parko Talampaya [talamPAja] (hispane Parque Nacional Talampaya) estas natura rezervejo kaj monda heredaĵo de Unesko. Ĝi troviĝas en la centro-okcidento de la provinco La Rioja en Argentino. Ĝi estis kreita en 1975 kiel provinca parko kun la celo protekti gravajn arkeologiajn kaj paleontologiajn lokojn de la regiono, kaj ekde 1997 dependas de la Argentina Administracio de Naciaj Parkoj.

Talampaya
national park of Argentina [+]

LandoArgentino
ProvincoRioĥo

Koordinatoj29° 47′ 45″ S, 67° 48′ 40″ U (mapo)-29.79575-67.811194Koordinatoj: 29° 47′ 45″ S, 67° 48′ 40″ U (mapo) [+]
Akvokolektejo2 138 km² (213 800 ha) [+]
Areo2 138 km² (213 800 ha) [+]

Estiĝo1997
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoNaturaj parkoj Talampaya kaj Ischigualasto
Tipo de heredaĵonatura
Jaro2000 (24)
Numero966
RegionoLatinameriko kaj Karibio
Kriteriojviii
Kategorio IUCNII – Nacia parko

Talampaya (Rioĥo)
Talampaya (Rioĥo)
DEC
Lokigo de Rioĥo en Argentino
Map
Talampaya

Vikimedia Komunejo:  Talampaya [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La parko okupas 215 000 ha. Ĝia bela pejzaĝo, la floraro kaj bestaro estas karakterizaj de la montara biomo. Ĝi estas la rezulto de tektonaj movoj, kune kun la erozio de la akvo kaj vento dum miloj da jaroj en dezerta klimato, kun amplekso de temperaturoj, intensa varmo dumtage kaj malaltaj temperaturoj nokte, kun ŝtormaj pluvadoj en somero kaj fortaj ventoj en printempo. La mezuma alteco estas ĉirkaŭ 1 300 m super la marnivelo, kaj la klimato estas kontinenta.

Eksteraj ligiloj

redakti