Nair

sud-Barata kasto

Nairnajaro estas hinda kasto en sudbarata federacia ŝtato Kerala. Antaŭ konkero de Hindio fare de la britoj en 1792, ekzistis en la Kerala-regiono etaj feŭdaj reĝlandoj, en kiuj la reĝoj kaj la princoj kaj ties familianoj, la militistoj kaj plimulto de la grandbienuloj kaj ties familianoj apartenis al la kasto najaro. Post finiĝo de la brita kolonio kaj pro la agrodivido, ili perdis sian bonstatan bazon.

La najar-familioj havis tradicie matriarĥan familian sistemon.