Nanoanteno estas sunkolekta instalaĵo, bazita je detektaj antenoj. La ideo de uzo de antenoj por kolekti sunenergion estis unuafoje proponita fare de Robert L. Bailey en 1972, patentigita en 1973 kiel „elektromagneta ondokonvertilo”.

Nanoanteno estas elektromagneta kolektilo, planita por absorbi certajn ondolongojn, konvenajn proporcie al grando de la nanoanteno. La „Idaho National Laboratories” en 2008 plankonstruis nanoantenojn por ondolongo de 3-15 μm. Tiu ondolonga spektro koresponadas al fotona energio de 0.08-0.4 eV. Surbaze de la antena teorio, nanoanteno povas absorbi ĉiun ondolongon de lumo efike, supozante, ke grando de la nanoanteno estas optimumita je la konvena ondolongo. Ideale, oni devantus uzi ondolongan larĝon de 0.4-1.6 μm por plej efektive absorbi la lumenergion. Tiu ondolongo havas pli grandan energion ol la infraruĝa kaj kovras ĉ. 85% de la sunradia spektro.

La konstruado de nanoantenoj estas en eksperimenta fazo. Ĉar teorie oni povas pli malmultekoste produkti elektron per nanoanteno ol per fotovoltaikaj instalaĵoj, oni intensigas la esplorojn.

La plej granda problemo nun (2011) ne estas la antena aparato, sed la rektifilo. La nun ekzistantaj diodoj ne povas efike rektifi la frekvencojn, kiuj korespondas al la spektro de alta-infraruĝa ĝis videbla lumo. Pro tio, rektifili devas esti tiel planata, ke ĝi konvene tranformas la absorbitan lumon al uzebla energio. La nuntempaj esploroj (2011) celas kreon de rektifilo, kiu povas konverti ĉ. 50% de la antena absorbado.

Alia fokuso de la esploraj celas la ellaboron de procezo por amasproduktado.