Narros de Matalayegua

Narros de Matalayegua [matalaĜEgŭa] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Matalayegua estas tradukebla etimologie al Arbaro de la ĈevalinoMortigu la Ĉevalinon.

Narros de Matalayegua
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37455
Demografio
Loĝantaro 208  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 5° 56′ U (mapo)40.698611111111-5.9277777777778Koordinatoj: 40° 42′ N, 5° 56′ U (mapo) [+]
Alto 984 m [+]
Areo 74,07 km² (7 407 ha) [+]
Narros de Matalayegua (Provinco Salamanko)
Narros de Matalayegua (Provinco Salamanko)
DEC
Narros de Matalayegua
Narros de Matalayegua
Situo de Narros de Matalayegua
Narros de Matalayegua (Hispanio)
Narros de Matalayegua (Hispanio)
DEC
Narros de Matalayegua
Narros de Matalayegua
Situo de Narros de Matalayegua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Narros de Matalayegua [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castroverde, Cortos de la Sierra, Herreros, Íñigo, Narros de Matalayegua, Peña de Cabra, Peralejos de Solís, Sanchogómez kaj Terrones, krom la senhomejoj Garcigalindo kaj Malpartida, okupas totalan areon de 29,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 212 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 41 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Narros de Matalayegua fondiĝis en la 14-a jarcento, sed kelkaj domaroj jam en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti