Naskomarko
Naskomarko aŭ denaska makulo estas negrava marko, neregula en la haŭta surfaco, kiu estas jam dumnaske aŭ aperas tuj post la nasko, kutime en la unua monato. Ili povas esti ie ajn en la haŭto. Naskomarko estas kaŭzata pro superkresko de sanga vaskulo, melanocito, glata muskolo, graso, fibroblasto aŭ keratinocito. La pli komunaj estas la hemangiomoj.
Tipoj
redaktiDermatologoj dividas naskomarkojn en du tipojn. Pigmentaj naskomarkoj kaŭzataj pro troaj ĉeloj de haŭta pigmento kio inkludas nevusojn, laktokafajn makulojn kaj mongolajn makulojn. Vaskulaj naskomarkoj (nomataj ankaŭ ruĝaj naskomarkoj) estas kaŭzataj de pliiĝantaj sangaj vaskuloj kaj inkludas okulharajn makulojn (salmomakuloj), hemangiomojn, kaj vejnomakulojn (portovinajn makulojn). Iom pli da 1 el 10 beboj havas vaskulan naskomarkon en la aĝo de 1.[1] Kelkaj tipoj de naskomarkoj estas parto de la grupo de haŭtaj lezoj konataj kiel nevuso aŭ naevi, kio estas "naskomarko" en latina.
La preciza kaŭzo de plej naskomarkoj estas nekonata, sed vaskulaj naskomarkoj ne estas heredaj.[1][2] Oni supozas, ke ili okazas kiel rezulto de loka malekvilibro de faktoroj kontrolantaj la disvolvigon kaj migradon de haŭtaj ĉeloj.
En kulturo
redaktiNaskomarkoj estas nomataj voglie en itala, antojos en hispana, kaj wiham en araba; ĉiuj el kiuj vortoj tradukeblas al "deziroj" ĉar, laŭ folkloro, ili estas kaŭzataj de neplenumataj deziroj de la patrino dum gravedo. Ekzemple, se graveda virino ne plenumas subitan deziron aŭ kapricon por fragoj, oni diras, ke la bebo povus porti fragoforman markon.
Notoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Birthmarks. American Academy of Dermatology. Arkivita el la originalo je 2009-11-08. Alirita 2011-06-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-08. Alirita 2011-08-16.
- ↑ Birthmarks. Seattle Children's Hospital and Regional Medical Center. Arkivita el la originalo je 2008-06-07. Alirita 2008-08-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-07. Alirita 2011-08-16.
Eksteraj ligiloj
redakti- Naskomarkoj laŭ Cleveland Clinic
- Vascular Birthmark Foundation
- Naskomarkoj laŭ MedlinePlus