Nathaniel Geoffrey LEW estas la aŭtoro de planlingvo Bendeh. Li estas asistanta profesoro de muziko en la Departmento de Belaj Artoj ĉe Saint Michael's College en Colchester, Vermonto, tie li instruas muzikan historion, muzikan teorion, kaj aliajn studobjektojn, kaj gividas la "college Chorale and Chamber Singers".

Prof. Lew ricevis sian doktoran titolon en Muzikologio de la Muzika Departmento de la University of California, Berkeley.