Nativas no Campus (esperante: "Indiĝenaj en la Kampuso") estas etend-entrepreno ekinta en la Universitato Federacia de Norda Rio-Grando (UFRN) kaj havanta kiel celon "stimuli la konserviĝon de arboj de la Atlantika Arbaro per enurba arboplantado, unuigante UFRN al sia ĉirkaŭa komunumo per ensociigo, edukado pri naturmedio kaj socia responso de firmaoj kaj institucioj"[1]. Inter la agoj de la entrepreno estas multhomaj plantadoj indiĝenajn arbojn (kelkfoje en specialaj okazaĵoj, kiel je enveno de novaj studantoj[2][3] kaj je la Tutmonda Tago de Junula Volontagado[4]) kaj sciencaj esploroj[5]. Kiel proponas la entrepreno, en la aktivaĵoj partoprenas homoj el diversaj sociaj grupoj (armeo, studantoj de diversnivelaj institucioj, anoj de loĝejoj por maljunuloj kaj frenezulejoj, k.a.). Oni planas ankaŭ ampleksigi la projekton eksterkampusen, kalkulante je la nunaj aktivaĵoj por "estigi la bazojn (el sciencaj kaj operaciaj konoj) por la kreiĝo de la Projeto Nativas em Natal ["Entrepreno Indiĝenaj en Natalo"] kaj tiel, kune kun ŝtataj kaj neregistaraj organizaĵoj kaj ĝenerala partopreno de la socio, igi Natalon verda urbo kaj pliprofundigi la konscion de ĝia loĝantaro pri naturmedio."[6]

Referencoj redakti

  1. Missão do Projeto Nativas no Campus Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2007-05-19.
  2. AGECOM/UFRN - Boletim de notícias (8 de maio de 2006) Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2007-05-19.
  3. Universia Brasil - Solidariedade nas IES. Kontrolo: 2007-05-19.]
  4. Dia Global do Voluntariado - Nativas no Campus Arkivigite je 2007-10-07 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2007-05-19.
  5. TRILHA CIENTÍFICA DO PROJETO NATIVAS NO CAMPUS DA UFRN Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2007-05-19.
  6. Rumo ao Projeto Nativas em Natal Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2007-05-19.

Eksteraj ligiloj redakti