Naturrezervejo Poĉaram
Naturrezervejo Poĉaram estas situanta je 15 km el Medak kaj el 115 km el Hajderabado, Andhra-Pradeŝo, Barato. Tiu rifuĝejo estas atingita de privata transporto el Medak. La arbaro Poĉaram estis favorita ĉaŝejo de Nizam kaj deklarita kiel Naturrezervejo en komenco de la 20a jarcento.
Naturrezervejo Poĉaram | ||
---|---|---|
![]() | ||
protektata areo [+] | ||
Koordinatoj | 18° 7′ 30″ N, 78° 12′ 0″ O (mapo)18.12578.2Koordinatoj: 18° 7′ 30″ N, 78° 12′ 0″ O (mapo) | |
Areo | 130 km² (13 000 ha) | |
Estiĝo | 1952 | |
![]() |
||
Naturrezervejo Poĉaram | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d7/A_view_from_Pocharam_Lake_with_Herons%2C_Egrets%2C_Openbills_etc_W_IMG_9727.jpg/250px-A_view_from_Pocharam_Lake_with_Herons%2C_Egrets%2C_Openbills_etc_W_IMG_9727.jpg)
Ĝi estas nomata laŭ la lago Poĉaram formata per akvobaraĵo de Allair en 1916 - 1922, ĝi etendas ĉe ĉirkaŭ 130 km². Ĉirkaŭata de verda arbaro, ĝi estas riĉa en flaŭro kaj faŭno kaj allogas multajn flugilvizitantojn, kiaj la Hinda ansero, Rusta tadorno kaj la Azia tenajlulo. | Estas centro por ekoturismo kie vizitantoj povas vidi kvin speciojn de antilopoj kaj de cervoj. Someraj temperaturoj estas ĝis 46 C kaj vintre ĝi falas al 6 C. La Naturrezervejo estas hejmo de animaloj kiaj leopardoj, sovaĝaj katoj, sovaĝaj hundoj, lupoj, ŝakaloj, longlipaj ursoj, akvocervoj, nilgaoj, ĉinkaroj, ĉitaloj kaj kvarkornaj antilopoj.