Andra-Pradeŝo
Andra-Pradeŝo (telugue ఆంధ్ర ప్రదేశ్ «ŝtato de la [tribo] Andra») estas federacia ŝtato en la orient-borda parto de Barato. Ĝi estas la kvara plej granda ŝtato de Barato en areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Norde situas la najbaraj barataj ŝtatoj Maharaŝtro, Ĉhatisgaro kaj Oriso, oriente la Bengala Golfo, sude la ŝtato Tamilnado kaj okcidente Karnatako. Andra-Pradeŝo fondiĝis la 1-an de novembro 1956.
Andra-Pradeŝo | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | ఆంధ్ర ప్రదేశ్ | ||
subŝtato de Barato | |||
Administrado | |||
Estas parto de | Barato | ||
Administra centro | Vijajaŭada (provizore), Amaravatio (planite) | ||
Politiko | |||
Estro | Y. S. Jaganmohan Reddy (ekde 30-a de majo 2019) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | telugua lingvo, ekde 2022 ankaŭ la urdua lingvo[1][2] | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011[3]) | 49 386 799 | ||
Loĝdenso | 308 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 160 205 km² (16 020 500 ha) | ||
Andra-Pradeŝo sur la mapo de Barato | |||
Geografia situo | 16° 30′ 50″ N, 80° 30′ 59″ O (mapo)16.51480.516488888889Koordinatoj: 16° 30′ 50″ N, 80° 30′ 59″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Hor-zono | UTC+05:30 | ||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | IN-AP | ||
Eksteraj paĝoj | |||
www | |||
La kategorio en la Komunejo | Andra-Pradeŝo [+] | ||
Pliaj informoj | |||
Analfabetismo | 39% | ||
En la ŝtato kultiviĝas aparte multe da rizo, kaj tial ĝi kaj la ŝtato Okcidenta Bengalio nomiĝas «la rizbovlo de Barato». En junio 2014 la norda parto de la subŝtato apartiĝis kaj ricevis statuson de nova subŝtato de Barato, Telangano. Antaŭa ĉefurbo de Andra-Pradeŝo estis Hajderabado, kiu nun estas la ĉefurbo de Telangano. Tamen por maksimume dek jaroj, do ĝis plej malfrue 2024, la urbego ankaŭ plu konsideriĝos jura ĉefurbo de Andra-Pradeŝo. Tamen necesis nova ĉefurbo de Andra-Pradeŝo - la decido estis tute nove konstruata ĉefurba komplekso Amaravatio, kaj provizora intertempa administra centro en la urbo Vijajaŭada. La fundamenta ŝtono por la nova planita ĉefurbo Amaravatio estis metita en 2015, sed en 2019, kiam pluraj internaciaj bankoj retiris sian financan subtenon,[4] la projekto ŝanceliĝis. La konstruado tamen plu okazas helpe de pluraj aziaj kaj oceaniaj landoj, kun aparte forta subteno de Singapuro. Laŭ la stato de somero 2024, la konstruado ankoraŭ daŭras. Fakta administra centro tamen jam nun estas la urbo Vijajaŭada. Aliaj gravaj urboj estas Adoni, Anantapuramu, Ĉilakaluripet, Ĉittur, Eluru, Gudivada, Guntakal, Hindupur, Kadiri, Kakinada, Maĉilipatnam, Madanapalle, Nandjal, Narasaraopet, Nellore, Ongole, Proddatur, Tadepalligudem, Tadipatri kaj Vizianagaram.
Geografio kaj klimato
redaktiLa malnova Andra-Pradeŝo dividiĝis en tri regionojn: Marborda Andrao, Rayalaseema kaj Telangana. Du grandaj riveroj, Godavari kaj Kriŝna, fluis tra ĝi.
Ĝis junio 2014 Andra-Pradeŝo havis 23 distriktojn: Adilabad, Anantapur, Chittoor, Kadapa, Orienta Godavari, Guntur, Hajderabado, Karimnagar, Khammam, Krishna, Kurnool, Mahbubnagar, Medak, Nalgond, Sri Potti Sreeramulu Nellore, Nizamabad, Prakasam, Rangareddy, Srikakulam, Visakhapatnam, Vizianagaram, Warangal kaj Okcidenta Godavari.
La ĉefurbo Hajderabado kun sia ĝemela urbo Sekunderabado, estis la plej granda urbo en la ŝtato. Visakhapatnam estis la ĉefa havenurbo kaj sume la dua plej granda urbo de la subŝtato, Vijajaŭada la tria plej granda urbo, Tirupatio la naŭa plej granda urbo. Alia urbo estas Tenali.
Geografiajn elementojn
redakti- Insulo Sriharikoto
- Rivero Kriŝno
Demografio
redaktiLaŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 49 634 314 loĝantoj sur areo de 162 970 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 305 loĝantoj/km².
La telugua estas la oficiala lingvo de la subŝtato. Ĝis junio 2014, 88 % de la loĝantoj parolis la teluguan. La telugua, kiu apartenas al la dravida lingvofamilio, estas la tria ĉefa lingvo en Barato. Aliaj gravaj lingvoj de Andra-Pradeŝo laŭ statistikoj de antaŭ junio 2014 estas: la urdua (8,63%), la hindia (3,23%) kaj la tamila (1,01%). En novembro 2008, la barata registaro deklaris la teluguan klasika kaj praa lingvo.
Festivaloj
redakti- "Sankranthri" en januaro
- "Maha ŝivratri" en februaro/marto
- "Holi" en marto
- "Ugadi" (la telugua novjaro) en marto/aprilo
- "Sri Rama Navami" festata en marto/aprilo, 9 tagoj post "Ugadi"
- "Varalakŝmi Vratam" en aŭgusto
- "Vinajaka ĉaviti" en aŭgusto
- "Dasara" en septembro/oktobro
- "Deepavali" en oktobro/novembro, 20 tagoj post la festo "Dasara"
- "Eid-ul-Fitr", "Bakr-id", "Muharam"
- "Kristnasko" en decembro
Referencoj
redakti- ↑ artikolo Official Languages Act Amended to Recognise Urdu as Second Language ("Oficiala lingvoleĝo modifita por rekoni la urduan kiel duan lingvon") la 7-an de marto 2022 en retejo de la gazeto Sakshi Post (angle)
- ↑ artikolo AP govt. issues orders recognising Urdu as the official language "la registaro de Andra-Pradeŝo eldonas direktigojn por rekoni la urduajn kiel (aldonan) oficialan lingvon" la 17-an de junio 2022 en retejo de la gazeto The Hans India (angle)
- ↑ Kunnombrita nombro de loĝantoj de la distriktoj de Andra-Pradeŝo sen Telangana laŭ la popolnombrado 2011 (Census of India 2011: Primary Census Abstract - Andhra Pradesh.)
- ↑ artikolo Question mark over Andhra’s capital: How the ambitious plan to build Amaravati has hit a wall ("Demandosigno pri la ĉefurbo de Andhra: Kiel la ambicia plano konstrui Amaravati trafis muron") en aŭgusto 2019 en la gazeta retejo timesnownews.com (angle)
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo de la registaro de Andra-Pradeŝo Arkivigite je 2008-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala retejo de la ŝtato Andra-Pradeŝo
- retejo de la leĝdona asembleo de Andra-Pradeŝo Arkivigite je 2006-03-23 per la retarkivo Wayback Machine
- detala mapo en registara TTT-ejo de Barato Arkivigite je 2005-12-08 per la retarkivo Wayback Machine