Nava de Sotrobal estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Peñaranda. Nava de Sotrobal estas tradukebla etimologie al Altebenaĵo de la Luparbaro.

Nava de Sotrobal
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37850
Demografio
Loĝantaro 165  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 5° 17′ U (mapo)40.889444444444-5.2863888888889Koordinatoj: 40° 53′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 856 m [+]
Areo 44,64 km² (4 464 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nava de Sotrobal (Provinco Salamanko)
Nava de Sotrobal (Provinco Salamanko)
DEC
Nava de Sotrobal
Nava de Sotrobal
Situo de Nava de Sotrobal
Nava de Sotrobal (Hispanio)
Nava de Sotrobal (Hispanio)
DEC
Nava de Sotrobal
Nava de Sotrobal
Situo de Nava de Sotrobal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nava de Sotrobal [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arauzo, Nava de Sotrobal kaj Sotrobal, okupas totalan areon de 44,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 163 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Sepulcro-Hilario, Tamames, Tejeda y Segoyuela, Puebla de Yeltes, Navarredonda de la Rinconada, El Cabaco, Cereceda de la Sierra kaj La Bastida. Ĝi distas 42 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ekzemple dum la enlanda kastilia milito kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo kiam francaj trupoj de la Marŝalo Soult alvenis la 5an de Novembro 1812. Nava de Sotrobal apartenis al la Duklando de Alba. Dum la hispana enlanda milito fine de 1936 estis flughaveno de la trupoj de Francisco Franco kiu estis foje bombardita.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti