Nava de la Asunción

Nava de la Asunción [NAba delasunZJON] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Nava de la Asunción estas etimologie komprenebla kiel Altbieno de la Ĉieliro (de la Virgulino).

Nava de la Asunción
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 753  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 4° 29′ U (mapo)41.155555555556-4.4869444444444Koordinatoj: 41° 9′ N, 4° 29′ U (mapo) [+]
Alto 815 m [+]
Areo 83 km² (8 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nava de la Asunción (Provinco Segovio)
Nava de la Asunción (Provinco Segovio)
DEC
Nava de la Asunción
Nava de la Asunción
Situo de Nava de la Asunción
Nava de la Asunción (Hispanio)
Nava de la Asunción (Hispanio)
DEC
Nava de la Asunción
Nava de la Asunción
Situo de Nava de la Asunción

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nava de la Asunción [+]
vdr
Nava de la Asunción en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 83,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 748 loĝantojn. Estas du loĝlokoj nome Nava de la Asunción kaj Moraleja de Coca.

Ĝi distas 43 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Coca, Navas de Oro, Santiuste de San Juan Bautista, Miguelañez, Domingo García, Rapariegos, Codorniz, Aldeanueva del Codonal kaj Nieva.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Konata dekomence kiel Nava de Coca, ĉar ĝi apartenas al la respektiva Comunidad de villa y tierra de Coca.

En Nava de la Asunción naskiĝis Segismundo Casado López (1893-1968), militisto dum la Dua Hispana Respubliko, kiu estris puĉon en la fino de la Hispana Enlanda Milito.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti