Navares de Enmedio

Navares de Enmedio [naBAres denMEdjo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Ĝi estas unu el la grupo de tri vilaĝoj nomitaj Navares, nome Navares de Ayuso, Navares de Enmedio kaj Navares de las Cuevas, alude al la rojo Navares.

Navares de Enmedio
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40532
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 3° 43′ U (mapo)41.381111111111-3.7230555555556Koordinatoj: 41° 23′ N, 3° 43′ U (mapo) [+]
Alto 1 037 m [+]
Areo 24 km² (2 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navares de Enmedio (Provinco Segovio)
Navares de Enmedio (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Navares de Enmedio
Navares de Enmedio (Hispanio)
Navares de Enmedio (Hispanio)
DEC
Situo de Navares de Enmedio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navares de Enmedio [+]
vdr
Navares de Enmedio en la provinco Segovio.
Preĝejo de Santiago.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 92 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 75 el jaro 1991.

Ĝi distas 81 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Navares de las Cuevas, Carabias, Encinas, Urueñas kaj Navares de Ayuso.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Santiago.

Vidu ankaŭ

redakti