Navas de Riofrío [NAbas derioFRIo] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Navas de Riofrío estas etimologie komprenebla kiel Altbienoj de Malvarma Rivero.

Navas de Riofrío
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 413  (2023) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 4° 8′ U (mapo)40.864166666667-4.1377777777778Koordinatoj: 40° 52′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Alto 1 104 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navas de Riofrío (Provinco Segovio)
Navas de Riofrío (Provinco Segovio)
DEC
Navas de Riofrío
Navas de Riofrío
Situo de Navas de Riofrío
Navas de Riofrío (Hispanio)
Navas de Riofrío (Hispanio)
DEC
Navas de Riofrío
Navas de Riofrío
Situo de Navas de Riofrío

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navas de Riofrío [+]
vdr
Navas de Riofrío en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 367 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male post malgranda malaltiĝo post la 1960-aj jaroj ĝi fakte akiris 150 el 1991 pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 10 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Real Sitio de San Ildefonso, Segovia, La Losa kaj El Espinar.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En 1982 startis proceso por sendependigi Navas disde la municipo de La Losa kaj, la 21an de februaro 1983, la regiona instanco aprobis la definitiva separon.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. Aparte gravas piedirado tra naturaj lokoj ekzemple tra Nacia Parko Sierra de Guadarrama kaj tra Natura Parko Sierra Norte de Guadarrama. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la proksima Reĝa Palaco de Riofrío.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti