Neŭtrala Esperanto-Centro

Neŭtrala Esperanto-Centro en Prago estis entrepreno de Robert Bloch, sekretario en la ministerio por poŝto.

Robert Bloch perdis sian vivon en dummilita koncentrejo. Al la gvido de la Centro aliĝis eksĝendarmo Josef Vávrovský. La centro vendadis de 1931 diversajn esperantaĵojn, donis informojn precipe turistajn kaj afable prizorgadis diversajn aferojn por esperantistoj. La oficialaj organizaĵoj riproĉadis la fondinton pro la erariga titolo de lia entrepreno. En 1936 Bloch komencis denove labori organizite en la Landa Asocio akceptinte funkcion de ĝenerala sekretario.