Neŭtrono (ludo)

(Alidirektita el Neŭtrona ludo)

Ludoj > Tabulludoj > Neŭtrono


Neŭtrono (ludo)
Neutron
Roberto A. Kraus
2
5x5
11 - (5 blankaj, 5 nigraj, 1 ruĝa)

Neŭtrono estas ludo. 10 Ludpecoj estas nomataj "Elektronoj". Krome, oni uzas neŭtralan ruĝan ludpecon, nomatan Neŭtrono, moveblaj de ambaŭ.

Movoj redakti

Blankulo movas unue. De tiam ambaŭ ludantoj alternigas siajn ludvicojn. Jen la movreguloj:

  • Endas ludi dum la propra ludvico
  • Oni faru po 2 movojn ĉe ĉiu ludvico:
    • unue oni movu la Neŭtronon (almenaŭ unu fakon ien ajn).
    • due oni movu propran Elektronon (almenaŭ unu fakon ien ajn).
  • Eblas jen diagonalaj jen ortaj movoj.
  • Movu la ludpecojn laŭ rekta linio, ne ŝanĝante la direkton, ĝis iro iĝos malebla pro esti atinginta la ludtabulan limon aŭ pro esti trovinta iun ajn ludpecon sur la vojo.
  • Salti super iu ajn ludpeco estas malpermesate.
  • Oni ankaŭ malpermesas salti sur iun ajn ludpecon.
  • Kaptoj ne ekzistas.
  • Ludanto estas libera elekti malsamajn direktojn por siaj du devigaj movoj.

Nuraj fakoj atingeblaj de la Neŭtrono estas rimarkitaj per sagoj. Punkton "a" ĝi ne povas atingi ĉar blanka meza ludpeco tion malhelpas.

Se Blankulo elektus movi sian suban dekstran ludpecon, nuraj eblaj movoj estas rimarkitaj per sagoj.

Kiel Venki? redakti

Per du manieroj:

  • Neŭtrono sur malplena fako de ies komenca linio venkigas ties liniposedanton.
  • Malvenkas tiu, kiu ne kapablas fari la du movojn ĉe sia ludvico.

Blankulo movas kaj venkas movante la Neŭtronon en sian komencan linion.

Ligoj redakti