Neavanco estas la ripeto de unu lernojaro en la sama klaso. La kaŭzo plej ofte estas ke la lernanto, dum la pasinta lernojaro, ne estis sufiĉe sperta aŭ laborema en la instruitaj fakoj. Ankaŭ kelkfoje soci-emociaj motivoj kaŭzas neavancon. La ĉefkaŭzo de neavanco oni ofte serĉas ĉe la infano kvankam ĝuste la instruisto havas grandan influon dum la disvolviĝo de la infano.[1] Tio okazas ĉefe en mezlernejoj.

Foje neavanco aŭ jarripeto sukcesas (la lernanto superas siajn iamajn limigojn) kaj foje tute ne: la lernanto je la fino de la ripetita lernojaro retenas la iamajn limigojn. Tiuokaze en kelkaj landoj jam ne estas rajto al ripetigo kaj la lernanto supreniras ĉar male estus tro da aĝa diferenco kun samklasanoj. En kelkaj landoj eblas ripeti pliajn fojojn.

Em universitatoj ne funkcias la sama sistemo kiel en mezlernejoj. En bazlernejoj apenaŭ okazas neavanco.

Referencoj redakti

  1. Hattie, J. (2003). Teachers Make a Difference: What is the research evidence? Australian Council for Educational Research Annual Conference on Building Teacher Quality. Download hier