Nebulkorno (kelkfoje ankaŭ: Nebulsireno) estas akustika helpilo por la surmara navigado. Nebulkorno produktas per certa reguleco laŭtan avertosignalon, kio de granda distanco aŭdeblas.

Nebulkornoj estas uzataj dum veterkondiĉoj ĉe kio la videbleco sur la maro estas malbona kaj lumturoj, obstakloj (kiel rokoj kaj kaboj) kaj ŝipoj ne videblas. Nebulkornoj ofte troviĝas tuj apud aŭ sur lumturoj kaj sur marŝipoj. La sono de la nebulkorno ĉiam havas malaltan tonalton, ĉar malaltaj tonoj, per la homa orelo, estas pli bone percepteblaj ol altaj.

Bildoj redakti