Necivitanoj de Latvio

Necivitanoj (latve: nepilsoņi) estas grupo de homoj (nuntempe 195.159 de homoj[1][2], komence proksimume 700 mil), kiuj ĉefe loĝas en Latvio kaj ekde 1991 (aŭ ekde naskiĝo) ne havas civitanecon de iu ajn ŝtato, sed havas specifan statuson en Latvio. De jure, ilian statuson difinas la leĝo de la Latva Respubliko[3] akceptita je la 12-a de aprilo 1995 "Pri la statuso de eksaj sovetuniaj civitanoj, ne havantaj la civitanecon de Latvio aŭ de iu ajn alia ŝtato". Do, laŭ la difino de tiu leĝo, la necivitano estas persono, kiu ne havas nek havis civitanecon de iu ajn ŝtato krom Sovetunio kaj plenumas almenaŭ unu el la sekvaj kondiĉoj:

  • je la 1-a de julio 1992 li/ŝi estis registrita (t.e. havis registritan loĝlokon) en Latvio;
  • lia/ŝia lasta registrita loĝloko je tiu dato estis en Latvio;
  • la korta decido konfirmas ke antaŭ la 1-a de julio 1992 li/ŝi senĉese loĝis en Latvio dum almenaŭ 10 jaroj.

Ekde 2020 jaro infanoj de civitanoj iĝas civitanoj de Latvio. La plejmulto de la nunaj necivitanoj naskiĝis en nuntempa Latvio[4].

Fontoj redakti

  1. 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes. Arkivita el la originalo je 2013-08-01. Alirita 2013-08-26.
  2. Распределение населения ЛР по государственной принадлежности на 01.01.2013.[rompita ligilo]latve
  3. Закон «О статусе граждан бывшего СССР, не имеющих гражданства Латвии или иного государства»[1]latve [2]Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine angle Arkivigite je 2016-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
  4. V. Buzejev Necivitanoj de Latvio — Rigo, 2007, p. 12-13 ruse