Negativa teologio estas ankaŭ konata per la nomo "Via Negativa" (latina por "Negativa vojo"). Ĝi estas tipo de teologio kiu provas priskribi Dion nur per deklaroj pri tio, kio oni ne povas diri pri Dio - oni provas gajni kaj esprimi komprenon pri Dio per priskribo de tio, kio Dio ne estas, anstataŭ per priskribo de tio, kio Dio estas.

Ekzemploj de la tipoj de deklaroj faritaj per negativa teologio estas:

  • Dio ne estas kreita.
  • Oni ne povas difini Dion per terminoj de spaco, lokado, aŭ tempo.
  • Oni ne diru ke Dio estas saĝa, sed ke Dio ne estas malsaĝa.
  • Oni ne diru ke Dio ekzistas, en la kutima senco de la vorto, sed oni ankaŭ ne diru ke Dio ne ekzistas. Oni nur povas diri ke Dio nek ekzistas kaj nek ne-ekzistas, aŭ ke Dio transpasas ekziston kaj ne-ekziston.
  • Oni ne diru ke Dio estas unu, sed ke ne estas plureco en Dio.