Nekao la 1-a
faraono kaj asiria vicreĝo en Egiptio
Nekao la 1-a aŭ Neĥo la 1-a estis faraono de la dudeksesa dinastio kaj funkciis kiel asiria vicreĝo en Egiptio. Li regis de 672 ĝis 664 antaŭ nia erao. Formale lia regotempo ankoraŭ konsideriĝas parto de la Tria Meza Periodo de Egiptio: kiam li mortis, kun la troniĝo de lia filo Psametiĥo la 1-a (greke Ψαμμήτιχος, Psammetiĥos, en iuj modernaj lingvoj ankaŭ nomata Psamtik) en la jaro 664 komenciĝis la Lasta Periodo de antikva Egiptio.
Nekao la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | |||||
Morto | 664 antaŭ nia erao en Memfiso | ||||
Religio | Religio de Antikva Egiptio | ||||
Lingvoj | egipta vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dudeksesa egipta dinastio vd | ||||
Patro | Tefnakht II (en) vd | ||||
Infanoj | Psametiĥo la 1-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||