Nekrasovskoje
Nekrasovskoje (ruse - Некрасовское) - estas urbotipa loĝloko en Jaroslavla provinco, ĉefloĝloko de distrikto de la provinco.
Ĝi troviĝas sur dekstra bordo de Volgo apud la enfluo de la rivero Solonica, je 45 km oriente de Jaroslavl.
Nekrasovskoje | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
administra dividaĵo de Rusio labora loĝloko de Rusio ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 152260 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 797 (2018) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 57° 40′ N, 40° 22′ O (mapo)57.66666666666740.366666666667Koordinatoj: 57° 40′ N, 40° 22′ O (mapo) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Loĝantaro - 6222 homoj (2006).
Historio
redaktiAntaŭ jaro 1938 la loĝloko nomiĝis Bolŝie Soli (ruse - Большие Соли, "Grandaj Saloj"). Je jaro 1938 ĝi estis renomita honore de rusa poeto Nikolaj Nekrasov (1821-1878).
Ekonomio
redaktiNekrasovskoje estas fama banloko kaŭze de minkampo de minerala akvo. Tie funkcias saniĝejoj.
Bazaj entreprenoj de loĝloko estas maŝinokonstrua uzino kaj laktouzino.
Cetero
redaktiLa telefona kodo estas 48531, la telefonnumeroj estas kvinciferaj.
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.