Nekrofilio

seksa altiro al kadavro

Kadavramemo (ankaŭ Nekrofilio) estas seksimpulso al mortinto. En Egiptio, antaŭ balzamigo, oni lasis kadavrojn de junulinoj putriĝi, do balzamantoj ne seksinteresiĝis al ili. Estas en kelkaj landoj kaj kulturoj speciala tipo de erotikaj anekdotoj rilataj al kazoj de kadavramemo, eble ne agrablaj anekdotoj; ili estas samtempe humuro de seksemo kaj nigra humuro. Aliflanke dum la Romantismo disvolviĝis speciala tendenco de verkoj kiuj rilatas aŭ uzas neprecizan amemon al kadavroj, sed almenaŭ iun specon de amsenton al la mortinto, ekzemple ĉe la verkoj "Noches lúgubres" (Funebraj noktoj) de la hispana verkisto Cadalso aŭ "El estudiante de Salamanca" (La studento de Salamanko) de la ankaŭ hispana José de Espronceda.