Nell Kool

nederlanda esperantisto, junularorganizanto kaj redaktoro

Nell KOOL (1910 - mortis la 24-an de aprilo 1991 en West-Grafdijk, Nederlando) estis nederlanda esperantistino.

En la vilaĝeto West-Grafdijk ŝi pasigis tre aktivan Esperanto-vivon, instruante Esperanton al infanoj kaj kunlaborante i. a. kun s-ino E. van Veenendaal-Bouwens en la fruaj jaroj de Tutmonda Junular-Organizo (poste TEJO), kaj kun eldonisto Jan Muusses (Purmerend) pri la redaktado kaj eldonado de La Juna Vivo kaj Scienca Revuo (1946-1952).