Nemiljarismo estas eskatologia kredo (preskaŭ ĉiam ligata al la teologio reformata kaj la teologio de la kontrakto) kiu diras ke la “lastaj tagoj” pri kiuj oni parolas en 2 Timoteo 3:1-3; 2 Petro 3:3 kaj alie, estas la nuna tempo. Ofte diras ke la Granda afliktado jam okazis en 69-70 p. K. Pli ol simpla kredo en iu ne-miljaro, la nemiljarismo diras ke ĉiam ni estas en la "miljaro" pri kiu parolas figure la Apokalipso de Sankta Johano (Ap. 20).