Nemo 33 estas la plej profunda endoma naĝejo en la mondo. La naĝeja baseno situas en Bruselo, Belgio, estis malfermita en 2004. Ĝia maksimuma profundeco estas 34,5 metroj. Ĝi enhavas 2,5 milionojn da litroj de ne-klorumita, tre filtrita fonta akvo, konservita ĉe 30 °C (86 ) kaj tenas plurajn simulajn subakvajn kavernojn sur la 10-metra profunda nivelo. Ekzistas multaj subakvaj fenestroj, kiuj permesas por eksteraj vizitantoj rigardi en la naĝejon en diversaj profundoj. La komplekso planis la belga subakvada fakulo John Beernaerts al mult-cela subakvadejo.

Rigardo en la profundon.

La nomo Nemo aludas je romano Dudek mil leŭgoj sub la maro de Jules Verne, en kiu rolas kapitano Nemo.