Neolatino (Monte Rosso)

Neolatino (Neolatinus) estas planlingvo kreita en 1939 kaj publikita en 1943 de pastro Antonio da Monte Rosso (aŭ Monterosso), itala kapuceno kiu vivis en Argentino.

GramatikoRedakti

Estas du genroj: viraj kaj inaj, se vorto ne estas ina, ĝi estas vira. Inaj substantivoj sekvas la unuan deklinacion de la latina lingvo; la viraj substantivoj sekvas la duan deklinacion de latina lingvo. Nombroj kaj pronomoj sekvas la saman regulon.

La verbo esse (esti) oni konjugacias kiel en la latina, aliaj verboj sekvu la unuan konjugacion de la latina.

SpecimenojRedakti

  • Tala est vita cuala est morta, aut, tala vita, finus ita (Tiel kiel estas la vivo, tiel estas la morto, aŭ, tiel la vivo, tiel la morto).
  • Eu egum! Videavi ad pedos meos meum filium, meam sororam et meos avos occisos a bombabus! (Ve mi! Mi vidis ĉe miaj piedoj mian filon, mian fratinon kaj miajn avojn mortigaj per bombo).

BibliografioRedakti

  • Monte Rosso, P. Antonio da. Triple Unidad, 7ª edición, Buenos Aires: 1943.
  • Rónai, Paulo. Babel & Antibabel. São Paulo: Perspectiva. 1970, págs. 99-103