Neptuno-festo (filmo)

Neptuno-festo (ruse Праздник Нептуна, prononciĝas [PrAznik NeptunA]) estas ruslingva sovetia komedia filmo, verkita de leningrada filmstudio Lenfilm en 1986. Ĝi temas pri malproksima rusia loĝloko, kiun neatendite ekvolis viziti gastoj el Svedio.

Neptuno-festo
filmo
Originala titolo Праздник Нептуна
Produktadlando Sovetunio
Originala lingvo rusa
Kina aperdato 1986
Daŭro 57 minutoj
Ĝenro komedio
Reĝisoro(j) Jurij Mamin
Scenaro Vladimir Vardunas
Filmita en Sovetunio
Loko de rakonto Sovetunio
Muziko de Viktor Kisin
Ĉefrolantoj Viktor Miĥajlov
Produktinta firmao Lenfilm
IMDb
vdr

La filmo fariĝis la unua por ĝia reĝisoro Jurij Mamin kaj scenaristo Vladimir Vardunas, de kiu komenciĝis ilia kunlaborado. Ĝi daŭras nelonge — nur dum 57 minutoj, ĉar la filmad-vojaĝo estis finita malfrue pro manko de benzino por transporto[1]. Ekzistas ankaŭ 44-minuta versio de la filmo.

Enhavo redakti

En 1980-aj jaroj en Pskova provinco en malgranda kaj malproksima loĝloko Malije Pjatki ĉiujare la 1-an de januaro estas organizata vintra Neptuno-festo kun ege multaj partoprenantoj. Tiel oni raportas al la estroj, adnonante "bonan" statistikon. Reale neniu festado ekzistas: oni sciis, ke neniu venos tien por kontroli la situacion. Tamen unufoje el la centro venis telegramo pri tio, ke la 1-an de januaro venos grupo da vintronaĝantoj el Svedio por partopreni tiom amasan aranĝon. Reale en la loĝloko vivis neniu vintronaĝanto.

La gvidantaro strebas fari ĉion eblan kaj neeblan por pasigi la aranĝon je plej bonkvalita nivelo. Ĝustatempe en la forta frosto ĉiuj renkontas la gastojn. Dum la svedoj observas de sur lagobordo, la loĝantoj ĵetas sin en malvarmega akvo. La festado daŭras ankaŭ post forveturo de la eksterlandaj gastoj.

Filmintoj kaj aktoroj redakti

Rolo Aktoro
Vasilij Petroviĉ Ĥoĥlov Viktor Miĥajlov
Klavdija Vasiljevna Violetta Ĵuĥimoviĉ
Dubinkin Robert Kurlandĉik
Miŝka Jakov Stepanov
Gavrilov Viktor Cepajev
Vasilij Anatolij Bistrov
Poliŝĉuk Ivan Krivoruĉko

Historio redakti

La scenaro estis dekomence malaprobita kiel ne interesa. Nur helpo de fama reĝisoro Eldar Rjazanov ebligis lanĉi la filmon. Estis tamen problemoj pri financado de la projekto, pro tio oni malfrue devis fini la filmadon. Malgraŭ tio, la filmo tre sukcesis; en novjara nokto de 1987 ĝi eĉ estis senpage montrata en ĉiuj leningradaj kinejoj[1].

Lokoj de filmado redakti

Lokoj de filmado estis Pskovo kaj Izborsk (Pskova provinco).

Referencoj redakti