Nerópolis estas brazila municipo de la subŝtato Gojaso. Ĝi havis en 2006 ĉirkaŭ 22.710 loĝantojn IBGE/2006. La urbo jam estis konata kiel "ajla ĉefurbo de Gojaso". Hodiaŭ ĝi produktas dolĉaĵojn manfaritajn kaj industriajn.

Situo redakti

Nerópolis situas en la koro de Gojaso kaj proksime al ĉefaj subŝtataj urboj (Goiânia kaj Anápolis). Aŭtoŝoseo GO-080 trapasas ĝin kaj ligas al la norda parto per BR-153.

Vidu ankaŭ: Municipoj de Goiás

Koordinatoj: 16° 24′ 21″ S 49° 13′ 8″ U / 16.40583 °S, 49.21889 °U / -16.40583; -49.21889 (mapo)