Nerva (Onubo)
Nerva estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. En la blazono videblas ardeo kun rompita ĉeno en sia beko kiel simbolo de la iama sendependiĝo de la vilaĝo.
Nerva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Poŝtkodo | 21670 | ||
Retpaĝaro | www.nerva.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Domingo Domínguez Bueno (GINER) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 000 (2009) | ||
Loĝdenso | 109,09 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 42′ N, 6° 33′ U (mapo)37.6955182-6.5489321Koordinatoj: 37° 42′ N, 6° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 332 m [+] | ||
Areo | 55 km² (5 500 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nerva (Huelva) [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas Nervenses. La censita populacio en 2009 estis 6000 loĝantoj kaj la denseco estas 109,09 loĝ/km².
Situo
redaktiNerva estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Mineja Zono en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo, je altitudo de 332 m; je 75 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 55 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 41' N, 6º 32' Ok.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo (ĉefe oranĝarboj ĉe irigacio kaj olivarboj ĉe neirigacio, krom cerealoj ambaŭkaze) kaj brutobredado. Minado el 1873 kiam la britoj akiris la proksimajn minejojn de Minas de Río Tinto.
Historio
redaktiEstis homa setlejo el la Ĥalkolitiko (dolmeno Lancha). La unua mencio estas en 1526 de komitato sendita de la reĝo Filipo la 2-a por koni la situacion de la kupraj minoj, sedtiam la vilaĝo nomiĝis ankoraŭ “Aldea de Riotinto”. La municipo sendependiĝis de Zalamea la Real el 1868, sed efektive nur el 7a de aŭgusto de 1885.
La nomo de Nerva estis elektita pro la trovo en la municipa teritorio de plato dediĉita al la romia imperiestro Marko Kocejo Nerva, de la familio de Antoninoj.
Kvankam la minekonomio hegemoniis en la areo, la brita entrepreno ne posedis la tuton de tiu vilaĝo kaj pro tio ĉi tie funkciis pli da libero ol en la resto.
Notoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Nerva Arkivigite je 2005-12-02 per la retarkivo Wayback Machine - Sistemo de Informo Multateritoria de Andaluzio
- Forumo de Nerva[rompita ligilo] - Forumo de Nerva
- Nerva.es - Oficiala retejo de la Municipo de Nerva