Peciu Nou
(Alidirektita el Neupetsch)
Peciu Nou [peĉu noŭ] (hungare: Újpécs [u:jpe:ĉ], germane: Neupetsch, Ulmbach) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Timișoara. Administre apartenas al ĝi Diniaș kaj Sânmartinu Sârbesc.
Peciu Nou | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Timiș | ||
Alinome | Újpécs (hungare), Neupetsch (germane) | ||
Iama hungara departemento | Torontál | ||
Situo | 45° 36′ N, 21° 3′ O (mapo)45.60638888888921.057777777778Koordinatoj: 45° 36′ N, 21° 3′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 83 m | ||
Poŝtkodo | 307310 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 4.984 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 2.988 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 158074 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 la vilaĝo havis 2 442 loĝantojn (germanoj, hungaroj, serboj, rumanoj), en 1992 2 944 (rumanoj, 2,9 % da hungaroj). En 2002 estis 18,5 % da serboj en la komunumo, pliparte en Sânmartinu Sârbesc ("sârbesc" signifas "serba").
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas el 1333 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes, poste Torontál).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto